FRAKCIO POR DISTRIBUA EKONOMIO


KIO ESTAS DISTRIBUA EKONOMIO ?

Ĉu vi ne estas fakuloj ?

- Ankaŭ mi ne ! Ĉu tio ĝenas ?

Oni diras, ke la milito estas tro serioza afero por konfidi ĝin al militistoj. Same pri ekonomio : tio estas tro grava afero por ĝin fordoni nur al la fakuloj.

ĈIUTAGE NI ĈIUJ ESTAS KONCERNATAJ

Tiu unua paĝo celas estigi pripenson, eĉ dialogon inter ni, ĉu rekte, ĉu pere de la reto.

Unuflanke ni travivas mirindan epokon, riĉan je ĉiuspecaj ebloj. Aliflanke ni suferas senprecedencan multaspektan krizon (politikan, ekonomian, financan, socian, kulturan, ktp.).

Ekde la tridekaj jaroj Jacques DUBOIN (mortinta en 1976) kaj liaj amikoj kaj aprobantoj pripensigis la homojn, forte denuncis la ekonomian sistemon, kiu, laŭ li, kondukas nur al milito kaj inteligente proponis aliajn solvojn.

Ĝis nun ili ne estas tute komprenataj ĉar, "kiu pravas tro frue, tiu fakte malpravas". Ĉu la nuna momento estus pli favora por proponi denove tiun distribuan ekonomion .

LA DISTRIBUA EKONOMIO CELAS :

A) Konstatigi ke ...

1) La maŝinoj estas inventitaj por anstataŭi la homlaboron kaj tiel pligrandigi la profiton. Do, ju pli da maŝinoj, des malpli da laboro.

2) Estos ĉiam pli da maŝinoj, da komputiloj...ĉar, feliĉe, sciencaj kaj teknikaj progresoj ne ĉesos.

3) Oni bremsas, eĉ detruas eblajn produktaĵojn dum tro da homoj ne havas necesaĵojn.

4) Oni trovas ĉiam sufiĉe da mono por militi kaj neniam sufiĉe por vivi en paco unuj kun la aliaj.

B) Komprenigi ke ....

1) Tio daŭros tiel longe kiel unuj posedos maŝinojn kaj monon dum tiuj, kiuj nenion posedas estos devigataj resti sen laboro.

2) La unuaj ne povas esperi vendi ion al la aliaj, kiuj ne havas sufiĉe da mono por aĉeti.

3) Tiel, la tuta mondo dronas en mizeron kaj misordon, malgraŭ ekzisto de rimedoj por krei sufiĉe da riĉaĵoj, por certigi komforton, almenaŭ bonstaton por ĉiuj.

4) La moderna produktado dank' al la scienco kaj teknikaĵoj, kiuj naskas ABUNDON, kadukigas la komercan socion, fundatan sur la profito, kiel tio ĝis nun aperas.

C) Prezenti originalan solvon kaj proponadojn de transiro ..

1) La distribuado de produktaĵoj estus farata pre de mono ne amasigebla. Tiu mono malaperus kun la aĉetado.

2) Tiu mono ne estus kalkulita laŭ la horlaboro sed garantiata per la tuta utila produktado farita de la homoj kaj de la maŝinoj.

3) Ĉiu homo ricevus de la naskiĝo ĝis la morto "civitanan enspezon" sed...

4) ...Ĉiu povus labori por kreskigi la produktadon (per interesigata "civitana kontrakto").

Tial la socio povus retrovi ekvilibron, kie ne plu ekzistus socialaj kontestegoj, kie ne plu estus nek salajruloj, nek ekspluatantoj, nek trustoj, ktp.

Tiel organizita, la socio prezentus veran homaman civilizadon pri produktaĵoj, vendaĵoj pri kulturo kaj ripozokupado.

Tia socio estas ekde nun ebla, teknike, ankaŭ finance.

Ĉi tiu novbakita TTT paĝo enkondukas la SAT-Frakcion por la Distribua Ekonomio en la Reton. Temas pri faka skemo kiu estos pliriĉigota iom post iom. Ankaŭ ĝi havos ligojn kun aliaj paĝoj kaj lokoj.

Ĉiuj, kiuj interesiĝas bonvolu kontakti:

Renè BALLAGUY
12 rue Commandant Cousteau
FR-95000 BOISEMONT

Tel. kaj fakso el eksterlando :+33.1.34.42.30.27 - el Francio: 01.34.42.30.27

E-poŝto : esperanto95@wanadoo.fr

Plia TTT-paĝo konstruota.