LIBERPENSULA FRAKCIO DE SAT

En ĝi, oni diskutas pri ĉiuj problemoj, ne nur tion, kio koncernas ateismon, religiojn, sed oni tuŝas la mondajn problemojn.



Mocio de la Tutmonda kongreso de la Libera Penso

La tutmonda kongreso de la Libera Penso,


La frakcio ne havas specialan bultenon. Oni sendas la artikolojn al Sennaciulo. Por ke pluraj kontribuaĵoj ne alvenu samtempe en la redakciejon de SAT, oni sendas la artikolojn al la frakcia sekretario, kiu tralegas, kaj se necese, korektas ilin.


Ne estas speciala kotizo por aliĝi al la frakcio. dum kongresoj aŭ aliaj manifestacioj, la respondeculo, aŭ alia membro povas inviti la kunvenon.

KIO ESTAS LIBERPENSO ?

"Liberpenso" estas populara asocio pli filozofia serĉado kaj socia agado, kies principoj estas la racio kaj la scienco. Ĝi ne estas partio kaj ĝi estas sendependa de ĉiuj partioj aŭ tendencoj. Ĝi ne havas dogmojn kaj nur celas disvolvi ĉe ĉiuj homoj la spiriton de memekzameno - tute sendepende - sen iu ajn influo.


Ĝi konsideras ĉiujn mistikismojn kaj ĉiujn religiojn kiel la plej malbona obstrukcio al la emancipado de la penso. Ili per eraraj principoj kaj pereiga agado disigas la homojn, deturnante ilin de iliaj surteraj celoj kaj disvolvas en ilia spirito la superstiĉon kaj la timon pri la transtera vivo. Ili facile degeneras en klerikalismon, fanatikismon, merkantilismon kaj helpas la reakciajn potencojn en la deziro teni la popolamasojn en nesciado kaj servutuleco. Ilia ŝajna aliĝo al niaj progresigaj ideoj estas nur nova klopodo por restarigi ilian minacatan potencon.


La "Liberpenso", male, opinias ke la emancipiĝo de la homo estu daŭrigata en ĉiuj kampoj. Ĝi deziras kontraŭbatali ĉion, kio celas plimalgrandigi, submeti, perversigi la individuecon kaj defendi la homajn rajtojn, liberecon, laikecon de la publika instruado, justicon kaj pacon.

INVITO POR REVIVIGI LA FRAKCION

Mi komencas studon pri liberpensuloj kaj esperantistoj. Mi faras tiun laboron kadre de la Instituto por Esploradoj kaj studoj de la Libera Penso. Do, mi deziras kontakti liberpensulajn esperantistojn. Tiel mi ellaboros historion kaj biografiojn de membroj de la movado. Mi estas preta ricevi konsilojn, dokumentojn ktp.

Oni povas kontakti min: rete: doviro@netcourrier.com

Poŝte: SIMEONE Dominique

612 rue Gallieni

FR-78670 VILLENNES-SUR-SEINE


La Liberpensula Frakcio de SAT ne funkcias. Tiu Frakcio naskiĝis kun, en kaj por SAT. Ni, liberpensaj esperantistoj ne povas resti senage fronte al tiu situacio. Mi invitas frate samideanojn kaj kamaradojn kontakti min kaj poste eventuale kunveni. Tiel ni povos revivigi nian Frakcion.
Dominiko.