SENNACIISMA FRAKCIO DE SAT


1923-12:

Artikolo el Sennacieca Revuo 1923 decembro, p. 1-2

JE LA MEMORO DE DRO ZAMENHOF

La tutmonda Esperantistaro solene festas en tiu ĉi monato la datrevenon de la naskiĝtago de nia Majstro.

Proletoj el chiuj landoj unuighu per helpo de Esperanto!Kontraŭuloj de iu ajn heroa aŭ dia kulto, batalante kontraŭ troigo de la historia rolo de "superhomoj" kaj de geniuloj, ni "Satanoj" bone konscias ke Esp.o estas la rezulto de la materiaj cirkonstancoj de la epoko de kreskanta kapitalismo, de senĉese grandiĝanta interplektiĝo de la internaciaj rilatoj. Tamen ni sentas la bezonon memorsoleni la naskiĝon de la viro, kiu kiel la unua sciis esprimi kaj praktike realigi la necertan, konfuzan ideon de milionope spertita, kvankam apenaŭ tiam montriĝinta neceso de komprenigilo internacia.

Ni sentas la bezonon memorhonori la ardan volon, la entuziasmon por la progreso de la homaro, la senĉese laborantan, admirindan cerbon de la viro kiu sukcesis doni al ĉiuj nacioj la mirindan lingvon Esp.o, kies plena taŭgeco – por la eminente praktika laboro de la scienculoj same kiel por la sonĝoj kaj revoj de la poetoj – plievidentiĝas kun ĉiu paŝo de ĝia evolucio.

La senlima oferemo kaj la fervoro de nia Majstro devus esti modelaj por ĉiu el ni. Kiom da fojoj sola, ĉirkaŭata de malkompreno, malfido kaj eĉ malamo, sentante tremi sian koron pro sufero, li tamen daŭrigis sian laboron, "neniam laciĝis, pri l' tempoj estontaj pensante".

Certe, la ideo de lingvo internacia estis jam matura je la naskiĝo de Esp.o. Sed ke Esp.o fariĝis tia kia ĝi estas nun, perfekta, plej logika, facilege uzebla kaj tamen plej evolucipova, artoplena konstruaĵo, estas sendube la plej granda persona merito de d.ro Zamenhof.

*

Estas iomete malagrabla penso ke tiom da malinduloj memorfestas tiun tagon. Ĉiuj burĝaj Esperanto-gazetoj certe publikigos longajn artikolojn pri la meritoj de la Majstro, pri liaj noblaj ideoj kaj lia genia animo. Ili gloros la "internan ideon" de Esp.o, la senton de homaramo kaj de pacemo, de tuthomaj interkonsento kaj interpaciĝo. Sed – ni pri tio maldubu! – je la plej proksima okazo, kiam eksplodos nova milito, anstataŭ la ''internan ideon" kaj pacon ili ĉiuj defendos la "minacatan patrujon", la "nacion", la "justecon" kaj aliajn militinstigilojn. Kiel en 1914, ili deklaros ke Esp.o. estas "neŭtrala", por ĉiuj celoj uzebla kaj . . . tute ne internacia. Troviĝos eĉ, same kiel en 1914, "samideanoj" sufiĉe senhontaj por publikigi en la lingvo Esp.o sovinaĵojn, naci-malamigajn artikolojn, militemajn kaj militarismajn raportojn. ktp. La lingvon, kiun d.ro Zamenhof kreis por ĉiunacia interkompreno, ili metas kaj metos en la servon de imperialisma milito. En la burĝa Esperantistaro triumfas la ĉiulandaj Ellersiekoj!

*

Sed la fakto ke tiom da malnobluloj hipokrite glorigos la memoron de plej nobla homo, ne devas nek povas deteni nin de inda memorsoleno.

Kreante Esp.on d.ro Zamenhof donis sian junecon, sian laborforton, sian tutan vivon, por servi la progreson de la homaro, por forigi malpacon, la plej teruran suferilon: la militon, el la interhomaj kaj interpopolaj rilatoj.

Ne estante marksano, ne okupiĝante sufiĉe pri la socia scienco, d.ro Zamenhof ne povis konscii pri tio ke sola Esp.o estas nesufiĉa rimedo por pacigi la homaron. Tiel nature li ne povis scii – kion antaŭ la milito eĉ en la socialistaro nur malgranda parto science rekonis – nome ke milito estas nedisigeble kunligita kun kapitalisma sociordo, ke ĝi estas vivoformo de kapitalismo; kaj sekve li ne povis rekoni ke la ĉefa kondiĉo de pacigo estas la forigo de kapitalisma sociaranĝo.

Kvankam la vojo per kiu nia Majstro klopodis atingi la celon, estis erara, lia celo mem estas nia kaj lia senkompara, altanima, oferplena laborado meritas niajn plej entuziasmajn konsenton kaj admiron. Kaj lian senlacan laboron por la paco ne daŭrigas tiuj, kiuj nuntempe parolaĉas pri la interna ideo – por ĝin perfidi je la plej proksima milito, sed nur ni "Satanoj", la solaj veraj internaciuloj de la Esperantistaro, ni kiuj celas meti Esp.on en la servon de la sola potenco kiu kapablas alporti definitivan pacon al la homa raso; kaj tiu potenco estas la tutmonda proletariaro, la proletaria revolucio.

Ĉar nur la klasbatalo – sub ĉiuj siaj formoj – de la premegatoj kaj ekspluatatoj kontraŭ la uzantoj de la laborforto povas forigi la militon el la estonta historio de la homaro, ni uzas Esp.on por la klasbatalo proletaria.

Tiel ni estas la plej seriozaj daŭrigantoj de la laboro, kaj la solaj seriozaj realigantoj de la nobla celo de nia Majstro. Fiere ni povas diri al la "neŭtraluloj" la vortojn kiujn foje Jean Jaurès ĵetis en la vizaĝon de siaj kontraŭuloj: "Ni estas la veraj heredantoj de la hejma fajrejo de la antaŭuloj; ni prenis ĝian flamon, vi konservis nur ĝian cindron".

Kaj pro tio ni vokas al la kompatinde malkuraĝaj pacifistoj kaj al la senhonte militemaj ŝovinistoj de la burĝa Esperantistaro: "Ne senhonorigu, ne malglorigu per mensogaj frazaĉoj la honoron kaj la gloron de la viro kiu fordonis ĉion kion li posedis, por la venko de la plej nobla idealo de l'homaro!"

Lucien Revo

[noto: Lucien Revo = Lucien Laurat (GM)]


{ĝisdatigo de 2005-03-11)


[reen]