SENNACIISMA FRAKCIO DE SAT


1948-02:
Komuniko de la Frakcio en Sennaciulo

Sennaciista Frakcio

Al ĉiuj S.A.T.anoj ni anoncas la restarigon de la Sennaciista Frakcio. Ni estas konvinkitaj, ke la tragediaj okazintaĵoj de la militjaroj ne nur fortigis la kredon de la iamaj frakcianoj, sed ankaŭ konvertis multajn aliajn al la ĝusteco de Sennaciismo. Ili, do, enviciĝu tuj en la revigligita Frakcio.

Ankoraŭ troviĝas multaj laboristaj Esperantistoj, kiuj ne klare komprenas la celon k signifon de Sennaciismo. Kiel eble plej baldaŭ, ni publikigos la duan eldonon de la "Sennaciista Manifesto". Pligrandigo de la unua eldono, ĝi pli detale k celtrafe klarigos nian ideologion. La enhavo de tiu nova eldono estas strikte konforma al la testamenta deziro de K-do Lanti.

La unua eldono de la "Manifesto de la Sennaciistoj" estis presita je la nomo de la Frakcio. Ni opinias, ke la projektata reeldono estu farita oficiale je la nomo de S.A.T. por eviti, ke la Frakcioj konkurencu la Asocion sur la eldonkampo. Nia Manifesto estu asocia eldno, samkiel estis la "Komunista Manifesto", k la "Komentoj al la Komunista Manifesto."

La Sennaciistoj devas disponigi la monsumon, kiun S.A.T. bezonas por tiu entrepreno.

Tiu kolektado de mono okazu laŭ diversaj manieroj; ĉu prunto repagota post la apero, laŭ la vendado – ĉu prunto repagota per livero de kvanto de broŝuroj – ĉu donaco. Ni rekomendas voki al donacado en grupkunvenoj.

Ni ŝatus ke en ĉiu lando funkciu Sennaciista peranto. Jam sin prezentis por Francio: GLODINO S. 115 Bld. Ar. Briand, Montreuil, Seine. Ni atendas kandidatojn por aliaj landoj.

R. ROBERTS,
Weet Ing. Wadsworth, Hebden Bridge, Yorks, Britio.


{ĝisdatigo de 2005-02-15)


[reen]